Skip to main content

Full text of "eowiki-Medefajdrino-20200725.pdf"

See other formats


WikipediA 

Medefajdrino 


Medefajdrino {Medefaidrin, Medefidrin, Oberi-okaime-lingvo) estas apartiga konstmita lingvo de la 
apriora tipo, kun propra alfabeta skribo, kiu en la 1930-aj jaroj estis kreata, pluevoluata kaj uzata de la 
adeptoj de la Oberi Okaime religia grupo en la regiono Itu kaj Ibiono-ibomo en la subŝtato Akva-ibomo en 
la delta regiono de la rivero Niĝero en Niĝerio. 

De sia uzantaro, Medefajdrino estis konsiderata "spirita lingvo”. Ĝi estis kreita de du spiritaj gvidantoj de la 
religia gmpo, Michael Ukpong kaj Akpan Akpan Udofia kaj havas radikojn en la fenomeno de glosolalio. 
Estas raportita, ke la sankta spirito aŭ ”semanto” revelaciis la vortojn de la lingvo al Michael Ukpong, kaj 
Akpan Akpan Udofia notis ilin skribe. Ambaŭ estis denaskaj parolantoj de la ibibia lingvo, kiu tiutempe, 
fine de la 1920-aj kaj komence de la 1930-aj jaroj, ankoraŭ estis senskriba. Norma ortografio por la ibibia 
enkondukiĝis nur en 1983. 

En la literaturo, la alfabeto uzata por Medefajdrino estas pli vaste konata ol la lingvo mem kaj nomata oberi- 
okaime-skribo. Ĝi apartenas al la eŭroptipaj skriboj, kun majuskla kaj minuskla formo de la literoj, sed la 
formoj estas apriore kreitaj kaj ne evidentigas multe da sistemeco. 

Post perfektigo de la lingvo, en 1936, la membroj de la religia grupo fondis lernejon, en kiu la infanoj estis 
instmataj en Medefajdrino. Tiu aktivado tamen ne estis tolerata de la kolonia registaro, kiu malpermesis ĝin 
ankoraŭ en la sama jaro. Post malsukcesaj provoj remalfermi la lernejon, la lingvo tamen estis daŭre uzata 
por la aktivecoj de la religia grupo, do por liturgio, himnaro, leteroj, kontraktoj kaj aliaj dokumentoj, 
skribitaj permane. La lingvo pli poste perdis sian funkcion, sed la 7an de februaro 1986 tamen komenciĝis 
instmado de Medefajdrino en dimanĉa lernejo en Ididep fare de la unua instriusto, nun maljuna Akpan 
Akpan Udofia mem. Tio estis provo revitaligi la lingvon. 

En sia strukturo, Medefajdrino ne similas al la ibibia lingvo, sed pli al la angla, kvazaŭ transvestiĝo de ĝi. 
Tio validas kaj por ĝia fonotakso kaj por ĝia sintakso. Medefajdrino estas akcenta lingvo (kiel la angla) dum 
la ibibia estas tona lingvo. Ekzistas en Medefajdrino kelkaj sonsinsekvoj, kiuj nek retroviĝas en la angla nek 
en la ibibia. Ekzistas difina artikolo dei kaj prepozicioj kiuj memorigas al la anglaj, ekzemple su (angle to) 
fra (from), nai (by), ) kin (in). Plej multaj vortoj tamen nek similas al la anglaj nek al ibibiaj, sed estas 
apriore kreitaj, sen ia evidenta sistemo. La morfologio ŝajnas ne esti tre evoluita. Kelkaj morfologiaj 
elementoj estas pmntitaj el la angla, ekzemple la plurala morfemo. Simileco al la ibibia lingvo verŝajne 
ekzistas en la semantiko, kaj evidente ankaŭ en la kalendaro. En 1933, la religia grupo reenkondukis la 
kalendaron tradicie uzitan de la ibibia gento. Notindas, ke la semajno estis oktaga, monato kvarsemajna kaj 
jaro deksesmonata. La jaro do havis 512 tagojn. Ankaŭ la nombrosistemo de Medefajdrino respegulas tiun 
de la ibibia. 

Tipologie kaj funkcie, Medefajdrino similas al la eskaja lingvo, kiu daŭre vitalas en kelkaj komunumoj de la 
Eilipinoj, kaj la Lingua ignota de Hildegard de Bingen ŝajnas esti embrio kiu ne evoluis al lingvo el la sama 
klaso. 

Literaturo 


R. F. G. Adams (1947) Obsri Dkaims: A new African language and script Afr/ca; Journal ofthe 
International African Institute, 17 : 24-34. [1] (http://www.jstor.org/pss/1156936) 






■ Akpan Akpan Udofia (1953) Dictionary, transcriptions and translations of texts. In: Hau, 
Kathleen (1953). Oberi Okaime Script, Texts and Counting System. Material relating to the 
Oberi Okaime language of southeastern Nigeria. 

■ Kathleen Hau (1961) Oberi Okaime script, texts and counting systems. In: Bulletin de 1'lnstitut 
Francais d'Afrigue Noire. Serie B, Sciences humaines, 23\ 291-308. 

■ Monday B. Abasiattai (1989) The Oberi Okaime Christian mission: Tovvards a history of an 
Ibibio independent church. Africa: Journal ofthe International African Institute, 59\ 496-516. [2] 
(http://vvvvvv.jstor.org/pss/1159944) 

■ Dafydd Gibbon, Moses Ekpenyong & Eno-Abasi Urua (2010) "Medefaidrin: Resources 
documenting the birth and death language life-cycle” in Proceedings ofthe Seventh 
conference on International Language Resources and Evaluation (LRECIO)}, {Mayl9-21, 
Valletta, Malta}, ISBN = 2-9517408-6-7. [3] (http://lexitron.nectec.or.th/public/LREC-2010_Malt 
a/pdf/342_Paper. pdf) 


Elŝutita el "https://e 0 .wikipedia. 0 rg/w/index. php?title=Medefajdrino&oldid=6614645" 


Ĉi tiu paĝo estis lastafoje redaktita Je 15:58, 22 maj. 2019. 

La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj 
aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.